Krom Fejsbuko ekzistas multaj aliaj sociaj retoj. Unu el la plej grandaj
estas "VK.com" (v kontakte = ni estu en kontakto), kiu estas la plej
populara en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj.
La 12-an de aprilo (je la datreveno de Gagarin) ekfunkciis Esperanta
interfaco en VK.com, do oni povas elekti ĝin kiel elektebla uzula lingvo.
Kompreneble ankaŭ en VK ekzistas malfermita grupo de Esperanto-parolantoj
(simile al tiu en Fejsbuko), ĝia adreso estas: http://vk.com/club27866 - kaj krom
ĝi pluraj aliaj malpli grandaj.
laŭ Vjaĉeslav Ivanov / Ret-Info